Povus ŝajni, ke ni havas aferon kun simplaj,
rektaj, inversoj: u estas inversa n, kaj V
estas inversa A. Je la unua vido estas tiele.
Je la dua vido anka
ŭ estas tiele, kvankam iom
malpli. Poste jam ne estas tiele. Escepte nur
se ni havas aferon kun inversoj nesimplaj,
nerektaj, kun iunversoj komplikaj.

Ni prenu V. Ĝi ne havas trabeton. Nenien ni povas
eksidi. Ni devas stari surkape – a
ŭ sidi surkape.
La spaco super ni ne estas fermita, koncentrita kaj koncentranta,
ĝi estas aperta, dispersita kaj disper-
santa.
Tamen, ĉu tranĉeoj estas por ke ni koncentriĝu
kaj meditu en ili? Ne, tran
ĉeoj estas por ke ni rifuĝu
tien,
ŝirmu nin – ni povas en ili kuŝi, sidi, iri, kuri,
dum super ni flugas furioze vortoj, frazoj, e
ĉ alineoj, muĝante, hurlante, siblante. Kaj ni estas netuŝitaj. Ni
estas sekuraj. Ili nin ne trafas. Do ili mu
ĝu, hurlu kaj
siblu pro kolero. Dum ni trankvile, malhaste fosas plu....
Kiel talpoj.... Talpe....





Tranĉeoj estas kiel
 interlinioj. Interlinioj
 estas kiel tranĉeoj.

Oni povas rifuĝi tien. Trovi
 ŝirmejojn. Kaŭri. Ripozeti.
 Sekure aliri la marĝenon.....

Aŭ eble estas alie, inverse:jen
 literoj estas tranĉeoj fosaĉitaj
 en blanka paĝo kvazaŭ en kalkŝtona
 tero. Ili simulas, ke ili helpas
 nin eliĝi la blankan dezerton.....
 Aŭ ni trompas nin, ke ili nin helpas.
Sendube ili helpas nin vagadi tra
blankan dezerton. Kreas gigantan labi-
rinton senelirejan kiu imitas senliman, senbordan spacon apertan.