Verkante la veron, nenion pli evidentan oni povus trovi. Estas eĉ malfacile imagi, ke iu teksto, ekzemple ĉi tiu, enhavus neniun alian tekston, ĉar el la literoj kiuj donas tiun ĉi tekston tutcerte oni povas komponi alian tekston. Multajn diversajn tekstojn.
Tamen temas pri agado nehazarda, plenkonscia.
Ekzemple: verku iun tekston tiel, ke la unuaj (aŭ la duaj, aŭ la triaj, aŭ la kvaraj, aŭ lastaj) literoj de vortoj donu alian tekston. Aŭ tiel, ke la unua litero de la unua vorto la dua litero de la dua vorto la tria literoj de la tria vorto la kvara litero de la kvara vorto la kvina litero de la kvina vorto kaj se la kvino vorto ne havas kvin literojn tiam la unua litero de tiu vorto kaj poste la dua litero de la sekva vorto kaj tiel plu... donu alian tekston. Aŭ por ke la ruĝaj literoj donu la ruĝan tekston, la bluaj la bluan, la verdaj la verdan, kompreneble tiam, kiam la vortoj konsistus el koloraj literoj – krome estus ankaŭ nigraj literoj kaj la nigraj literoj kune kun la koloraj donus la tekston bazan.... Aŭ legu la vortojn laŭ la maniero de ŝaka ĉevalo... Kaj tiel plu.
Kompreneble la literoj elektitaj tiamaniere ne nepre devus doni alian tekston – ili povus doni ekzemple iun bildon, aŭ simbolon, aŭ misteran signon.
Nepre oni devas demandi: por kiu diablo tiaj komplikaĵoj? Nu, por tia diablo, ke la mondo estas diable komplikita, eĉ pli ol diable.
Do, ĉu ne estus pli bone, se ni ne faru ĝin eĉ pli komplika, sed iomete ĝin plisimpligu?
Sed se ni volas kompreni la mondon, tiam ni devas kompreni ĝian komplikecon – simplaj modeloj ne helpos nin, eĉ malhelpos, kaj tiele faros ĉion eĉ pli komplika.... Tamen eĉ ĉi tie oni devas konduti moderece. Tio kio estas simpla devus resti simpla kaj devus esti prezentata simple. Tamen kiel disigi ion simplan de io malsimpla do komplika?

Pere de la linio. De la streko. Ekzemple tia:


< < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < <