La ĉielo taga estas prefere kaj kutime blanka, kvankam en iuj anguloj de Liberlando povas ne esti blanka. Nu, la ĉielo taga povas esti ajnkolora, do en iuj lokoj ĝi estas nigra, aŭ tre malhela, kio tute ne signifas, ke tie jam noktiĝis – Liberlando ne estas tiom vasta, ke nokto estu je unu ĝia rando dum tago je la alia kaj meze krepusko, tagmezo aŭ oni ne scias kio. Kiam estas la tago, tiam ĝi estas ĉie, do la ĉielo taga ankaŭ estas ĉie, kaj ĝi plej ofte estas blanka, kvankam povas esti ankaŭ ajnkolora kio kaŭzas ke la ĉielo taga liberlanda estas bunta, havas diverskolorajn makulojn kiuj ne komponiĝas en misterajn signojn, nek en eĉ pli misteran mapon atestantan pri ekzisto de iu alia Liberlando, kaŝita kaj ĉifrita. Ekzemple: Liberlando supertaga aŭ subtaga.

Interesa estas ankaŭ tio (ankaŭ signifas, ke oni ekkonsideris kiel interesan tion kion oni verkis supre kaj tio ja ne nepre estas interesa), ke la tago komenciĝas kaj finiĝas tute neatendite, kvankam iam oni povas antaŭvidi ambaŭ ĝiajn komencon kaj finon, tamen indiki precize la momenton prefere maleblas, aŭ estas treege malfacile, multe pli malfacile ol antaŭvidi (supozi), ke la fino aŭ komenco okazos. Tute neregula estas ankaŭ daŭro de la tago.

Longeco de la tago tute ne influas la koloron de la ĉielo. Dum tuta tago la ĉielo havas la samajn koloron, helecon, intensecon. Brilas sammaniere komence, meze kaj fine – la vortoj matene, vespere ne uzeblas ĉi tie. Sur la ĉielo daŭre la sama, prefere blanka, aperas multegaj steloj. Kutime ili estas nigraj, la plimulto da steloj estas nigra, tamen tio ne certas, pli preciza kalkulado povus doni alian rezulton, ke la plimulto da steloj estas diverskoloraj. Oni ne rimarkis, ke la steloj komponiĝis en iujn rekoneblajn figurojn meritantaj nomojn. Kutime ili kreas arojn je nedifineblaj formoj, foje tiuj formoj estas difineblaj kaj rekoneblaj. Nu, la ĉielo sennuba, ne gravas kiukolora, en Liberlando ne renkonteblas.

Interesa estas ankaŭ tio, ke Liberlando estas kvazaŭ nubo neatendite aperanta sur la ĉielo kaj sur la tero transformante la horizonton en la linion intermitan.